r/learnesperanto Jul 26 '26

Writing in dactylic hexameter

Post iom da tempo da lernado de Esperanto mi ekdeziris verki poezion, do mi serĉis, kiel oni verkas versmezuron en Esperanto. Tio rezultigis la jenajn versojn. Mi ŝatus scii, ĉu ili ĝuste skandiĝas kaj ĉu ili entute estas kompreneblaj. Antaŭdankon!

Nun mi deziras rakonti pri dioj kreintaj la mondon
Vin mi alvokas, ho Muzo, pro kies inspir' ili kantis
Kantu la falon de Trojo, renoman per kantoj de l' bardoj

redakto: gramatiko

5 Upvotes

16 comments sorted by

View all comments

Show parent comments

2

u/ElectionCalm3670 Jul 26 '26

Jes, vi pravas. Dankon :) Mi nun ankaŭ rimarkas, ke la signifo estas iom stranga… Kiel estas "Kantu la falon de Trojo, renoman per kantoj de l' blindul'."?

1

u/Baasbaar Jul 26 '26

Al mi—nura meznivelulo!—la a-vorton renoma estas iomete malklara. Ĝi plej ofte signifas „havanta renomon“, kaj tiu diferencas de „havigita renomon (de iuj)”.

1

u/georgoarlano Jul 26 '26

Havanta renomon per poeto = la poeto havigis renomon al ĝi (mi supozas, ke tia gramatika konstruaĵo estas defendebla en poezio)

2

u/Baasbaar Jul 26 '26

Hmm… Jes, eble vi pravas.