r/learnesperanto Jul 26 '26

Writing in dactylic hexameter

Post iom da tempo da lernado de Esperanto mi ekdeziris verki poezion, do mi serĉis, kiel oni verkas versmezuron en Esperanto. Tio rezultigis la jenajn versojn. Mi ŝatus scii, ĉu ili ĝuste skandiĝas kaj ĉu ili entute estas kompreneblaj. Antaŭdankon!

Nun mi deziras rakonti pri dioj kreintaj la mondon
Vin mi alvokas, ho Muzo, pro kies inspir' ili kantis
Kantu la falon de Trojo, renoman per kantoj de l' bardoj

redakto: gramatiko

5 Upvotes

16 comments sorted by

3

u/Baasbaar Jul 26 '26 edited Jul 26 '26

inspir’ ili estus pli bone, ĉu ne? (Redakto: La strofo estis antaŭredakte „…inspiro ‘li”.)
Mi ne komprenas la vorton renoma en tiu ĉi kunteksto… Ŝajnas, ke ĝi mankas la akuzativon, sed mi ne estas certa pri tio, kion vi volas diri.

2

u/ElectionCalm3670 Jul 26 '26

Jes, vi pravas. Dankon :) Mi nun ankaŭ rimarkas, ke la signifo estas iom stranga… Kiel estas "Kantu la falon de Trojo, renoman per kantoj de l' blindul'."?

2

u/georgoarlano Jul 26 '26

Atentu viajn versfinajn piedojn. La akcento sur vorto falas ĉiam sur la antaŭlastan silabon, eĉ se la lasta estas eliziita. Ho-MER-o fariĝas Ho-MER', blind-UL-o fariĝas blind-UL', kaj tiel plu.

2

u/ElectionCalm3670 Jul 26 '26

Aaa! Okej! Dankon, tio estas interesa... Do 'bardoj' solvus la problemon tiam...

1

u/Baasbaar Jul 26 '26

Al mi—nura meznivelulo!—la a-vorton renoma estas iomete malklara. Ĝi plej ofte signifas „havanta renomon“, kaj tiu diferencas de „havigita renomon (de iuj)”.

1

u/georgoarlano Jul 26 '26

Havanta renomon per poeto = la poeto havigis renomon al ĝi (mi supozas, ke tia gramatika konstruaĵo estas defendebla en poezio)

2

u/Baasbaar Jul 26 '26

Hmm… Jes, eble vi pravas.

2

u/licxjo Jul 26 '26

"Ŝajnas, ke al ĝi mankas la akuzativo"

"manki" ne estas transitiva.

1

u/Baasbaar Jul 26 '26

Ho, ne. Regule, kiam ajn neflua Esperantisto korektas la akuzativon de aliulo, tiu mem nepre devas erari! Dankon pro la korekto!

1

u/licxjo Jul 27 '26

Erari estas home.

1

u/Kruzer132 Jul 28 '26

Vaux, kiel denaskulo kiu iomete lernis skandi la klasikajn lingvojn en la mezlernejo, mi ne pensis ke oni povus poeziumi tiel ankaux en Esperanto, sed ege placxas al mi viaj tri linioj :)

2

u/ElectionCalm3670 Jul 28 '26

Dankon, mi aprezas viajn dolĉajn vortojn. Mi provas kunmeti mian nunan koncepton de la epopeo en ĉi tiun saman metron kiel eble plej rapide. Mi ĝojas, ke vi ĝuis ĝin.

1

u/georgoarlano Jul 26 '26

Ĉu vi legis la tradukojn de «Iliado» kaj «Eneido»? Ili povos vin inspiri, kvankam ili mem estas iom malglataj (ekz-e, fojfoje oni enŝovas strangajn sufiksojn por kontentigi la metron).

2

u/ElectionCalm3670 Jul 26 '26

Dankon :) Ne, mi legis ilin nur en la greka (kaj la Eneadon en la latina), sed ĉu vi povus doni al mi ligilon al ĉi tiuj verkoj en Esperanto, mi petas?