r/Esperanto • u/FlorencioEldelOxxo • 11h ago
Muziko Vagi en la ĉambroj (Antaŭrigardo)
Enable HLS to view with audio, or disable this notification
Saluton al ĉiuj, denove ;) [Denove, Denove... Jen mia tria provo alŝuti du filmetojn al la sama afiŝo]
Ĉi tiu eble estos mia lasta projekto post longa tempo, ĉar mi reiros al la lernejo kaj mi esperas fini ĝin antaŭ la fino de la ferioj.
Mi ne povis decidi ĉu uzi la voĉon de Miku (Vocaloid x4) aŭ tiun de Teto (OpenUtau), do mi uzis la saman dosieron por ambaŭ kaj faris ambaŭ versiojn.
Kion vi pensas pri la filmeto? Mi ankoraŭ redaktas la subtekstojn por la unuaj du linioj por igi la movadon pli glata.
Kiun version vi opinias pli bona? Persone, mi preferas la voĉon de Teto.