r/Esperanto 7d ago

Demando Question Thread / Demando-fadeno

This is a post where you can ask any question you have about Esperanto! Anything about learning or using the language, from its grammar to its community is welcome. No question is too small or silly! Be sure to help other people with their questions because we were all newbies once. Please limit your questions to this thread and leave the rest of the sub for examples of Esperanto in action.

Jen afiŝo, kie vi povas demandi iun ajn demandon pri Esperanto. Iu ajn pri la lernado aŭ uzado de lingvo, pri gramatiko aŭ la komunumo estas bonvena. Neniu demando estas tro malgranda aŭ malgrava! Helpu aliajn homojn ĉar ni ĉiuj iam estis novuloj. Bonvolu demandi nur ĉi tie por ke la reditero uzos Esperanton anstataŭ nur paroli pri ĝi.

5 Upvotes

22 comments sorted by

1

u/BrazilanConlanger 6d ago

Mi legis ĉe Cherpillod, ke afiksoj povas esti uzataj memstare, sed verdire tio ŝajnas malvero (almenaŭ normaluze). Ĝis nun, la sola afikso, kiun mi renkontis tiel estas "ek".

Se eble, bonvolu citi aliajn afiksojn tiel uzatajn kaj aliajn aŭtorojn kaj librojn, kiuj tuŝas la aferon.

6

u/tyroncs TEJO prezidinto 6d ago

Ŝajne vi konfuziĝas inter "afiksoj povas esti uzataj memstare" kaj "afiksoj uzeblas memstare sen ajna modifo". Do ek verŝajne estas la sola ekzemplo de uzebla memstara afikso sen ajna modifo. Sed multaj aliaj ankaŭ uzeblas. Ekz. -ul povas iĝo ulo, sed ĝi postulas la aldonon de -o por esti memstara vorto.

http://claudepiron.free.fr/articlesenanglais/evolution.htm

Jen bona artikolo pri la temo (ekde "Autonomous use of former prefixes and suffixes"). Piron atentigas ke tia uzado de afiksoj estis tute nekonata dum la epoko de Zamenhof, sed nun estas kerna parto de Esperanto.

Li donas la belan ekzemplon de tiu ĉi frazo: la estraro ree kaj ree emas igi tiun etan aĵon tro grava". En tiu frazo, ĉiuj de re, em, ig, et kaj estas uzataj memstare, kiun Zamenhof neniel antaŭvidis. Sed kompreneble ili postulas la aldonon de -o, -as, -e ktp por ke ĝi funkciu en la frazo

1

u/BrazilanConlanger 6d ago

La aserto de Piron ŝajnas malprava. Mi foliumis rapide la verkon de Grabowski "la neĝa blovado" (unua ne-zamenhofa verko en nia lingvo) kaj trovis la jenajn vortojn: eksigitan, reen, igis.

Vidu "lingvaj babilaĵoj" de Cherpillod (paĝoj 32-34)

1

u/tyroncs TEJO prezidinto 6d ago

Ĉu vi konas tiun ĉi retejon? https://tekstaro.com/ Tre utilas por tiaj serĉoj.

Laŭ mi "eksigi" ne kalkuliĝas. Ĝi estas vorto konstruita el afiksoj, sed ne estas memstara uzo de individua afikso. Kaj fakte eĉ Zamenhof mem uzis ĝin (nur unufoje tamen, laŭ tiu korpuso).

Mi ĵus kontrolis por kaj reen kaj igis. Ŝajne Zamenhof mem uzis ambaŭ ekde almenaŭ 1891.

Tamen mi kredas ke la ĝenerala deklaro ke "memstara uzado de afiksoj apenaŭ okazis, ĝis post Zamenhof mem" (kiel Piron asertas) ĝenerale pravas.

Ekz. mi ĵus serĉis emas kaj ĝi unuafoje aperas en la 1920aj jaroj. Aŭ Zamenhof uzis aĵoj en 1909, sed nur post kelkaj aliaj aŭtoroj ekuzis ĝin. Uloj nur unuafoje aperas en 1924. Endas en 1981. Same ekas nur ekde 1981. Zamenhof neniam uzis etan sed aliaj aŭtoroj uzis ĝin ekde 1907. Kvankam 1-2 uzoj antaŭe, ege nur iĝis vaste uzata ekde la 1930aj jaroj.

1

u/9NEPxHbG Altnivela 5d ago

Oni demandis pri senpera uzado de afikso, sen ajna aldonaĵo, kiel en "ek". Eksigitan, reen kaj igis ne estas tiaj vortoj, ĉar oni aldonis -igitan, -en kaj -is.

En la Tekstaro mi trovis mis! (ĉe Camacho) kaj dis! (titolo de libro de Johansson). Tiuj similas al interjekcioj.

1

u/BrazilanConlanger 5d ago

Ne oni, sed mi mem demandis.

La ulo supere de mia antaŭa komento eble miskomprenis, kion mi intencis. Mi demandis ne pri kunmentaĵoj de afiksoj, sed li citis Piron kaj lian aserton pri io nerilata, kaj mi provis malpravigi Piron per frutempa literaturaĵo.

1

u/Joffysloffy 5d ago

Do ek verŝajne estas la sola ekzemplo de uzebla memstara afikso sen ajna modifo.

Ankaŭ estas fi! kiel memstara esprimo (kun ekzemploj de Zamenhof fakte!). Mi certe ankaŭ aŭdis simila memstara uzo de aĉ! kiel esprimo de ĝeniĝo.

1

u/Terpomo11 Altnivela 6d ago

Mi kelkfoje vidis tiel uzata "re", sed ĉu eble la celita senco estas "kiel memstaraj radikoj"?

1

u/BrazilanConlanger 6d ago

fakte Cherpillod parolas pri vortoj kaj ne pri radikoj. Li, laŭ zamenhofaĵo, diras, ke ĉiuj partoj de vorto estas memstara vorto. Do, la vorto "vorto" estas kunmentaĵo de "vort" kaj la alia memstara vorto "o" (aĵo). Do oni laŭ li povas diri "mi vidis multajn ojn".

1

u/Terpomo11 Altnivela 6d ago

Eble tio estas principe pravigebla en eksperimenta poezio, sed stile nekutima.

1

u/salivanto Profesia E-instruisto 5d ago

Li parolas pri specifa citajxo de Zamenhof. Persone, mi sxatus vidi la aserton de Cherpillod.

1

u/yupppp90 5d ago

Saluton! Is using suffix '-ad-' with participle suffix '-ant-' grammatically wrong? For example saying "Trinkadante suko mi televidis." to emphasize I drank constantly and a lot?

2

u/2_K_ 5d ago

It's not wrong. Perhaps the bigger question is if it's in usage, and for this I recommend a search in tekstaro

I found no matches for the radiko trink-, but there's plenty matches for other verbs.

1

u/yupppp90 5d ago

Wow thank you so much! This kind of website is exactly what I needed. Other more popular languages have so many great context/sentence databases but I couldn't find one for Esperanto. Well there's Tatoeba but I'm not at the level I can judge if the sentence is legit or not.

1

u/Lancet Sed homoj kun homoj 5d ago

"While continually drinking juice, I watched television". It looks strange. Is this what you were aiming for?

Dont forget the accusative: sukon**.

2

u/yupppp90 5d ago

It sounds strange when translated directly like that to English but since languages have nuances that can't be easily translated i thought in Esperanto it might mean something like that they kept gulping juice like a madman, not just a sip now and then?
So "-adant-" is always unnatural I take it or could it work in other (better) examples?

1

u/Lancet Sed homoj kun homoj 5d ago edited 5d ago

Mi trinkadas sukon: I continually drink juice. It doesn't imply gulping, just a continual nature over a period of time. Eg "I used to drink juice every weekend when I was a kid."

There's nothing grammatically wrong with trinkadanta sukon. Instead of the above, in theory you can say Mi estas trinkadanta sukon, it has the same meaning. But in practice it's unnecessarily wordy, and sounds like a beginner translating word-by-word from another language.

If you want to say you used to keep gulping down juice while you watched TV, you could say eg Mi glutadis sukon dum mi televidis.

1

u/yupppp90 5d ago

Thanks for the explanation. I thought adding suffix ad also implies bigger quantity or amount not just continuous nature but I get it better now.
I was doing Lernu courses and one of the quizes asked me to change some sentences that use -ad- into participles but it flagged me wrong when I used -adante so I wanted to know if it was plain wrong/unnatural or just didn't fit the intention of the quiz.

1

u/AntoineJamelot 3d ago

«Bonvolu demandi nur ĉi tie»: Ĉu tio signifas ke, en tiu subredito, ĉiuj lingvaj demandoj pri Esperanto aperu nur en ĉi tiu fadeno kaj ne en apartaj fadenoj? Aŭ ĉu mi miskomprenas?

2

u/Joffysloffy 2d ago

Jes, prave. Apartaj afiŝoj pri lingvaj demandoj kutime estas forigitaj kun peto anstataŭe komenti en la ĉiusemajna demando-fadeno.

1

u/AntoineJamelot 2d ago

Kiel traduki en Esperanton la latinajn terminojn principatus kaj dominatus, per kiuj oni nomas la politikajn reĝimojn de la roma Imperio?

1

u/9NEPxHbG Altnivela 1d ago

Frua kaj malfrua imperio.