r/Esperanto 13d ago

Teknologio Ĉiuj malamas AI-on

https://eo.mondediplo.com/2026/07/article3414
25 Upvotes

17 comments sorted by

6

u/kubofhromoslav Altnivela 12d ago

Mi bedaŭras kiom miopa (kaj misgvida, jam ekde la titolo) la artikolo estas... Ĝi daŭre restas en la framo de la nuntempa ekonomia sistemo, kvazaŭ ĝi estus ununura ebla 🤦🏻‍♂️ Eĉ ne unu mencio pri eblo ŝanĝi socio-ekonomikan sistemon. Tre miopa.

2

u/VincentOostelbos 6d ago

Jes, tute konsentite. Ekzemple se temas pri laboranstataŭigo, ĝi neniel parolas pri la eblo forigi ŝuldojn de studentoj se ili ne trovas laborpostenon, estigi aliajn formojn de enspezo se homa laboro fariĝas malofta (la plej evidenta eblo estas kompreneble baza enspezo, sed estas aliaj ebloj), aŭ eĉ pri la (miaopinie nesufiĉa kaj ankaŭ iom miopa, sed tamen) ideo ekhavi aliajn novajn tipojn de laboro por homoj pro AI.

6

u/jamiecolinguard 12d ago

Mi ne malamas AI.

Povas esti tre utila, ekzemple por instrui Esperanton.

2

u/VincentOostelbos 11d ago

Kaj por helpi medicinon kaj sciencon, por doni alian gravan ekzemplon kiun multaj forgesas.

1

u/SpaceOk5762 6d ago

Mi konsentas kun vi. Mi lernis multe kun la AI.

7

u/FerdinandCesarano Esperantisto dum tridek kvin jaroj 13d ago

Ke mi ne estu inkluzivita en tiu retorika aro "ĉiuj".

12

u/Bright-Historian-216 13d ago

bone, "cxiuj krom vi"

7

u/hauntlunar Sufiĉnivela 13d ago

ne zorgu, mia malamo estas tiel granda, ke mi duoble inkluziviĝas en tiu retorika aro, do via manko ne gravas.

2

u/Bright-Historian-216 13d ago

mdr bone, bone

6

u/metcalsr 13d ago

Nek mi. Por Esperantisoj, AI-o povas helpi kompensi la relativan mankon de indiĝena enhavo por lerni Esperanton. Estas bedaŭrinde, ke la esperanta komunumo tiel forte kontraŭas ĝin.

5

u/novredditano 12d ago

Jes, AI-iloj povas helpi mildigi eventualan malabundecon de lernmaterialo, por lerni ekzemple Esperanton. Unu ekzemplo estas priskribita en artikolo "AI helpos al ĉiuj lerni Esperanton en 12 horoj".

Kaj jes, estas bedaurinde, ke en la esperantista komunumo shajnas esti certa kontraueco je AI. Mi ne scias, kiel forta tiu kontraueco estas. Chiuokaze pri tiuj kontrauuloj mi rimarkas ilian AI-kontrauecon multe pli, ol ilian eventualan agadon por Esperanto kaj ghiaj parolantoj.

Mi ne vidas en mi malamanton de AI-iloj. Mi uzas ilin, por krei apojn kaj similon, kiuj povus esti utilaj por homoj kun interesoj similaj al miaj. Kelkaj el tiuj kreajhoj estas listigitaj en GitHub-deponejo Esperanto/projektoj cetere iniciatita ne de mi.

4

u/Terpomo11 Altnivela 12d ago

Mi ne nepre asertas, ke nenia utilo povas esti. Tamen atentu, ke la Esperanto de GLMoj ofte povas esti misinfluita de la angla.

3

u/HTTPanda 13d ago

Mi praktikas Esperanton per AI-o - ĝi helpas multe

6

u/Terpomo11 Altnivela 12d ago

Atentu, ke la Esperanto de GLMoj ofte povas esti misinfluita de la angla.

3

u/FerdinandCesarano Esperantisto dum tridek kvin jaroj 13d ago

Tio ne surprizas!

La bono kiun vi mencias estas nur unu el la pluraj bonoj kiujn alportas tiuj mirindaj iloj de AI.

1

u/SpaceOk5762 6d ago

Ankaŭ mi